Thomas Percy (pulva konspiro)

Thomas Percy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1559 (1559-11-30)
en Welwick
Morto 8-an de novembro 1605 (1605-11-08) (45-jaraĝa)
en Staffordshire
Mortokialo Pafarmilo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Petrodomo
Beverley Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Edward Percy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Elizabeth Waterton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o unknown daughter Wright (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj unknown daughter Percy (en) Traduki, unknown daughter Percy (en) Traduki, Robert Percy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Thomas Percy (pulva konspiro)

Thomas PERCY (ĉ. 1560 - la 8-an de novembro 1605), ano de aristokrata familio kaj unu el la partoprenantoj en la pulva konspiro de 1605 - malsukcesa komploto mortigi la britan reĝon Jakobo la 1-a kaj aliajn.

Li estis la pli juna filo de Edward Percy de Beverley kaj Elizabeth Waterton kaj en sia infaneco estis protestanta. Li diplomiĝis ĉe la Universitato de Kembriĝo en 1680. Kiam ankoraŭ junulo li konvertiĝis al la romkatolikismo. En 1591 li edziĝis kun Martha Wright, fratino de Christopher Wright, onklino de John Wright kaj amikino de Robert Catesby, ĉiuj konspiruloj.

En 1594 kuzino, Henry Percy 9-a Grafo de Northumberland, nomumis lin konestablo de la kastelo ĉe Alnwick kaj administristo de siaj nordaj bienoj: pro siaj tiranaj rimedoj li malpopulariĝis. En 1596 li mallonge malliberiĝis post mortigo de homo en markia bataleto kun rabantaj skotoj. En 1603 oni akuzis lin pro fraŭdo sed Henry Percy daŭre fidis al li, kaj sendis lin al Jakobo la 6-a de Skotlando kun letero petante ke, se li heredus la anglan tronon, Jakobo estus tolerema rilate la anglajn romkatolikojn. La respondo ja ŝajnis favora, tamen, post lia surtroniĝo, Jakobo ne nuligis la leĝojn kontraŭ la katolikoj. Tomas Percy pridsikutis tion kun Robert Catesby, kiu malkaŝis siajn planojn pri la pulva konspiro. Thomas Percy ferve aktivis en la afero. La 4-an de novembro 1605 li vespermanĝis ĉe la Londona domego de sia kuzino la Grafo de Northumberland. Informiĝante pri la malsukceso de la komploto, li fuĝis. Fine, ĉe Holbeach House, li mortis dum bataleto. Oni enteriĝis lin, sed poste oni elfosis la korpon kaj fortranĉis la kapon, kiu estis ekspoziciata sur pikstango.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search